La Franc-Otomana alianco, ankaŭ Franc-Turka alianco, estis alianco establita en 1536 inter la reĝo de Francio Francisko la 1-a kaj la Turka sultano de la Otomana Imperio Sulejmano la 1-a. Tiu strategia kaj foje taktika alianco estis unu el la plej gravaj eksterlandaj aliancoj de Francio kaj daŭris dum pli ol du kaj duona jarcentoj,[1] ĝis la Napoleona kampanjo en Otomana Egiptio, en 1798–1801.
La alianco estis escepta, kaj okazigis skandalon en la kristana mondo.[2][3] Carl Jacob Burckhardt (1947) nomigis ĝin "la sakrilegia unio de lilifloro kaj la lunkvarono";[4] tamen, ĝi daŭris dum ĝi servis la interesojn de ambaŭ partioj.[5]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search